Novembre en Gliwice, glivice-aj esperantistoj organizis aranĝon GRUPE - 18. Ĝi estas jam tradicia aranĝo ĉar 18-an fojon jam okazinta.
Nia aranĝo daŭris ekde la 8a ĝis la 11a de novembro 2014 en la sama loko kiel dum pasintaj jaroj en Centrum Organizacji Pozarządowych (Centro de Neregistaraj Organizoj) ĉe la strato Jagiellońska 21.
En la aranĝo partoprenis esperantistoj el Ĉeĥio, Ukrainio kaj el Pollando.


Kiel ĉiam malfermis la aranĝon (sabate) nia prezidanto Stanisław Mandrak kiu kore salutis la partoprenantojn kaj deziris al ĉiuj agrablan restadon en Gliwice.

    Poste ni povis aŭskulti kaj vidi:
  • GRUPE 2013 en rememoroj de Miloslav Ŝvaĉek el Ĉeĥio - prezentado
  • La plej bonaj filmetoj faritaj de Paulo Kaŝĉak el Ĉeĥio
    Post la tagmanĝo estis prelegoj:
  • de Krystyna Zgud pri - La 1-a IREK (irana kongreso)
  • de Andrzej Jarczewski pri 75-a datreveno de glivice'a provoko
Vespere Adam Wilkus prezentis impresoj el la plej altaj pintoj de EU.
    Dimanĉe okazis:
  • Vizitado en la Muzeo de Artaj Fandaĵoj
  • Prezentado esperantistoj kaj gastoj el Tychy
  • Majstra klaso de Michaił Linecki
  • "Bona Espero - nia tero" kaj aliaj filmoj de Roman Dobrzyński
    Lunde prezentis:
  • Michaił Linecki - Esperanta movado en Ukrainio kaj mia urbo Kievo
  • Michaił Linecki - Majstra klaso
  • Roman Dobrzyński - 100 jaroj de Esperanto (konataj kaj ne konataj faktoj)
  • Aleksander Zdechlik - Esperanta Kongreso en Italio
    Marde:
  • Partopreno en la Festo de Sendependeco
  • Esperanta movado en Pollando - diskuto
  • Oficiale fermis la aranĝon Stanisław Mandrak.
  • Dum la GRUPE 18 regis agrabla estoso, krom la programo ni havis okazon babili. Tre interesaj estis neformalaj renkontiĝoj en dormejo.
    Ni esperas, ke la partoprenantoj estis kontentaj pro nia rendevuo kaj venos al Gliwice denove.

    FOTOGALERIO


    (klaku sur la bildon)



    komenco
Polski Związek Esperantystów - oddział Gliwice (Pola Esperanto Asocio - filio Gliwice), ul. Zwycięstwa 1, 44-100 Gliwice
esperanto­_gliwice@poczta.onet.pl