Kiel en pasintaj jaroj, novembre en Gliwice ni organizis aranĝon GRUPE. Ĝi estis jam la 15a aranĝo GRUPE-15. Nia aranĝo daŭris ekde la 11a ĝis la 13a de novembro 2011 en la sama loko kiel dum pasintaj jaroj.
En la kunveno partoprenis esperantistoj el tuta Pollando.
Dum la solena malfermo nia klubano Aleksander Zdechlik kore salutis la patoprenantojn kaj deziris al ĉiuj agrablan restadon en Gliwice.
Vendrede kaj sabate ni partoprenis en multaj prelegoj kaj en aliaj programoj.
    Dum la aranĝo prelegis:
  • Jerzy Walaszek - "Esperanta libro-mondo"
  • Bohdan Rudawiec - "La poezio de deportitoj"
  • Barbara Pietrzak - "Situacio en UEA kaj en PEA, retradio "
  • Danuta Żelińska - "Rememoroj pri Afriko"
  • Stanisław Mandrak - "Polico kaj esperanto"
  • Stanisław Mandrak - "Interneto ne nur babilejo"
    Aliaj programoj:
  • Loterio kun premioj gvidata de Marian Wolny.
  • Vespero en opereta etoso prezentis grupo el Universitato de Tria Aĝo el Jastrzębie Zdrój.
Vendrede okazis ekskurso kun gvidanto al malnova juda tombejo en Gliwice.Sabate ni vizitis muzeon en Piasta Kastelo kaj kun gvidantino ni promenis tra urboplaco kaj tra malnovaj stratoj en ĉirkaŭaĵo.
Nia kunveno finiĝis dimanĉe je la 12-a horo.
Dum la GRUPE 15 regis agrabla estoso, krom la programo ni havis okazon por babili, konatiĝi kaj amikiĝi. Ni esperas, ke la partoprenantoj estis kontentaj de nia rendevuo.

Memoraĵoj okaze de GRUPE 15

                      

FOTOGALERIO


(klaku sur la bildon)



reveno
Polski Związek Esperantystów - oddział Gliwice (Pola Esperanto Asocio - filio Gliwice), ul. Zwycięstwa 1, 44-100 Gliwice
esperanto­_gliwice@poczta.onet.pl