Kiel en pasintaj jaroj, novembre en Gliwice ni organizis aranĝon GRUPE. Ĝi estis jam la 14a aranĝo GRUPE-14. Nia aranĝo daŭris ekde la 11a ĝis la 14a de novembro 2010 en la sama loko kiel dum pasintaj jaroj.
En la kunveno partoprenis esperantistoj el tuta Pollando kaj ankaŭ eksterlandanoj el Ukrainio, Ĉeĥio kaj Germanio. Dum la solena malfermo, kiel kutime, prezidanto de nia filio Stanisław Mandrak kore salutis la patoprenantojn kaj reprezentantino de la urba estraro Vicurbestrino Renata Caban deziris al ĉiuj fruktodonan kunvenon kaj agrablan restadon en Gliwice.
Ni partoprenis en multaj prelegoj kaj en aliaj programoj. Okazis du ekskursoj: al karbominejo "GUIDO" en Zabrze kaj al muzeo "Pjasta Kastelo". Tre interesa estis loterio kun premioj gvidata de Bohdan Rudawiec. Vespere ni kantis kune kun geamikoj el Ukrainio. Okazis ankaŭ komuna dancado.
    Dum la aranĝo prelegis:
  • Michail Lineckij - "Ludoj kaj lernohelpiloj en instruado"
  • Ewa Caban - "Secesiaj vitraloj"
  • Jarosław Zawadzki - "Miaj travivaĵoj dum kelkaj jaroj en Ĉinio"
  • Halina Radoła - "Universala Kongreso de Esperanto en Havano"
  • Halina Komar - "Situacio en PEA. Esperanta movado"
  • Zofia Śmistek - "IKUE kongreso en Parizo. Pola sekcio IKUE"
    Aliaj programoj:
  • Kelkajn kantojn pole kaj esperante kantis Sylwia Lipka.
  • Monodramon "DOKTOR ESPERANTO" prezentis Helena Biskup.
  • Tre interesan, distran programon prezentis grupo el Universitato de Tria aĝo el Gliwice.
Ni esperas, ke partoprenantoj de GRUPE-14 estis kontentaj de nia rendevuo kaj venontjare denove vizitos nian urbon. Ni jam hodiaŭ invitas ĉiujn.

GALERIO



reveno
Polski Związek Esperantystów - oddział Gliwice (Pola Esperanto Asocio - filio Gliwice), ul. Zwycięstwa 1, 44-100 Gliwice
esperanto­_gliwice@poczta.onet.pl