Esperanto en Gliwice - Jaro 1909

Laŭ la Kronikoj prilaboritaj per Edward Wojtakowski


Gliwice /Gleiwitz/
Post longaj preparaj laboroj sukcesis al s-ro A. Skorupa instruadi 10 personojn en nia lingvo. Post la kurso ili decidis fondon de grupo, kiu havos la unuan oficjalan kunvenon komence de majo. Ĝis tiam s-ro Skorupa provizore prezidas la grupon.
/el "Germana Esperantisto", Majo 1909, N-ro 5, p.52,53/

Gliwice /Gleiwitz/
La grupo definitive elektis estraron. S-ro Skorupa estas prezidanto. Kunvenoj okazas ĉiulunde en Hotelo "Victoria" kaj estas ĉiam tre interesaj kaj bone vizitataj.
/el "Germana Esperantisto", Septembro 1909, N-ro 9, p.100/

Wrocław /Breslau/
Jam de kelka tempo la familio de nia majstro restadis en Bad Reinerz /Duszniki Zdrój/ por ripozi iom antaŭ la laciga vojaĝo al la kongresa urbo /Barcelona/. Dimanĉon la 22an de aŭgusto vizitis tiun ĉarman banlokon areto da gesamideanoj el Breslau, Schweidnitz kaj Gleiwitz. Tutan tagon ili kunestis en plej agrabla interparolado kun la afablaj gesinjoroj Zamenhof, kaj aŭskultis atente iliajn interesajn rakontojn pri la unua tiom malfacila komenca periodo de nia afero. Certe al ĉiuj partoprenintoj tiu-ĉi tago estos neforgesebla.
/el "Germana Esperantisto", Oktobro 1909, N-ro 10, p.116/

Gliwice /Gleiwitz/
La esperanta sekcio de la stenografia societo "Stolze-Schrey" apartiĝis kaj fariĝis memstara grupo.
/el "Germana Esperantisto", Decembro 1909, N-ro 12, p.137,138,139/


Hotelo "Victoria"

Germana Esperantisto

Hotelo "Victoria"

Pola Esperanto Asocio - Filio en Gliwice estis fondita
la 12an de aprilo en la jaro 1962.

En ĉi tiu tempo la esperanto movado subvenciita per ŝtato disvolviĝis, kaj en la okdekaj jaroj glivice'a filo de PEA havis jam 400 membrojn.

1982 jaro - estis fondita unika en Pollando kabaredo "AMUZO". La kabaredon fondis kune kun aliaj doc. Czesława Bandrowska.

kabaredo "AMUZO"

        

1983 jaro - kunveno de esperantistoj okaze de 300 datreveno de restado de la reĝo Jan III Sobieski en Gliwice.

1986 jaro - prezidanto de Pola Esperanto Asocio - Filio en Gliwice fariĝis Stanisław Mandrak.

1987 jaro - post la Universala Kongreso de Esperanto en Varsovio en glivice'a klubejo MPiK oni solenis cent jarojn de Esperanto.
En la kvartalo Obrońców Pokoju oni donis la nomojn al stratoj: L. Zamenhofa kaj Esperantystów.

1991 jaro - internacia aranĝo ligita kun 30a datreveno de Pola Esperanto Asocio - Filio en Gliwice.

1996 jaro - XXVIII Pola Kongreso de Esperantistoj.

1997 jaro (novembro) - unua Gliwice'a Rendevuo de Uzantoj kaj Praktikantoj de Esperanto (GRUPE).
Landa Kongreso de Delegitoj de PEA.
La sidejo de PEA oni translokis el Varsovio al Gliwice. La prezidanto de PEA fariĝis Stanisław Mandrak

1999 jaro - XIV Monda Ekumena Kongreso en Gliwice.

XIV Monda Ekumena Kongreso en Gliwice

        

2000 jaro - en la kvratalo Obrońców Pokoju en Gliwice oni donis al stratoj la nomojn de famaj esperantistoj: A. Grabowskiego kaj O. Bujwida

2007 jaro - la sidejo de PEA oni translokis el Gliwice al Nowy Sącz - prezidantino de PEA fariĝas Halina Komar.
Stanisław Mandrak plu estas la prezidanto de PEA - Filio en Gliwice.

2013 jaro - Stanisław Mandrak denove fariĝis prezidanto de Pola Esperanto-Asocio kun sidejo en Varsovio

2016 jaro - nia kluba kolego Aleksander Zdechlik estis elektita kiel nova prezidanto de Pola Esperanto-Asocio. Li anstataŭis sur la posteno kolegon Stanisław Mandrak.

2019 jaro - Aleksander Zdechlik kaj Stanisław Mandrak rezignis el siaj postenoj en Ĉefa Estraro de Pola Esperanto-Asocio.

2022 jaro - Post elektoj en la Filio de PEA en Gliwice oni elektis prezidanton Marian Wolny.

aktualigita 2022 10 09



komenco
Polski Związek Esperantystów - oddział Gliwice (Pola Esperanto Asocio - filio Gliwice), ul. Zwycięstwa 1, 44-100 Gliwice
esperanto­_gliwice@poczta.onet.pl