GRUPE 2008 daŭris ekde la 8a ĝis la 11a de novembro 2008 jaro. En ĝi partoprenis ĉirkaŭ 80 esperantistoj el tuta Pollando. Estis ankaŭ gastoj el Ĉeĥio, Slovakio, Bulgario kaj Ukrainio.
Kiel en pasintaj jaroj ni partoprenis en multaj prelegoj kaj aliaj programoj. Okazis ankaŭ du eksursoj: al karbominejo "Reĝino Luiza" en Zabrze kaj al fama radiostacio en Gliwice.
Dum la aranĝo prelegis:
Alicja Lewanderska - "Akademio de Sciencoj San Marino"
Michail Lineckij (Ukrainio) - "Ludoj dum instruado de esperanto" kaj "Esperanto kaj komerco"
Stanisław Mandrak - "Historio de Esperanto per filatelio"
Ewa Caban - "Lignaj preĝejoj en silezia vojevodio"
Roman Dobrzyński - "Bona Espero - idealo kaj realo" -nova libro
prof. Bozidar Leonov (Bulgario) - "Esperanto en Bulgario. Kio estas TOLE?"
Halina Komar - prezidantino de PEA - "Unu kontraŭ ĉiuj - pola esperantujo"
Okazis ankaŭ :
Spektaklo de Jadwiga Gibczyńska - " Ĉu nepoj nin benos?"
"Momento kun poezio" - Lidia Ligęza, Waldemar Lipowicz
"Leviĝanta Bjalistoko" - filmo pri venontjara kongres-urbo de UEA
Komuna amuzado kaj kantado kun Michailo Lineckij (Ukrainio)
Esperanta loterio
Ni esperas, ke ĉiuj partoprenantoj bone amuziĝis dum la randevuo kaj venontjare denove vizitos nin.

      

      

GALERIO



reveno
Polski Związek Esperantystów - oddział Gliwice (Pola Esperanto Asocio - filio Gliwice), ul. Zwycięstwa 1, 44-100 Gliwice
esperanto­_gliwice@poczta.onet.pl