Ĉu Vi jam decidis kie Vi estos fine de junio ĉijare?
Glivicea Filio de PEA kiel multjara organizanto de ĈEP (Ĉebalta Esperantista
Printempo) en Mielno invitas Vin por komuna travivaĵo kaj ripozado en
Mielno-Unieście. En la programo Vi spertos interesajn prelegojn kaj
rememorojn de partoprenantoj. Oni antaŭvidas kursojn, kiuj gvidos
eksterlandanoj, prezentadon de nederlanda mondkonata dueto KAJTO kaj
aliajn interesaĵojn. Venu Mielnon por komune travivi malgrandan jubileon kun
gliviceaj (kaj ne nur) esperantistoj de nia tradicia printempa aranĝo.
Aliĝilon kaj informilon Vi trovos sur niaj klubaj paĝoj.
Nome de organizantoj - Stanisław Mandrak
aktualigita 2023 03 28