GRUPE 2023
Karaj Gekolegoj!

Jen estas aliĝilo por GRUPE 2023.

aktualigita 2023 10 01

Aliĝilo
GRUPE 2022
Karaj Gekolegoj!

Post du jara paŭzo nia tradicia aranĝo GRUPE revenas. La aranĝo okazos inter la 11-a (vendredo) ĝis la 13-a (dimanĉo) de novembro 2022. Organizantoj antaŭvidas krom kutimaj prelegoj, ekskurson al arkitektura fenomeno en Katowice. Organizantoj preparas iajn surprizojn. Ni, atendas Vian partoprenon kaj eventualan kontribuon.
La aranĝo okazos en la sama loko kiel dum la pasintaj jaroj.
Adreso: Gliwice, str. Jagiellońska 21.

Plano de GRUPE 2022

Vendredo la 11-a de novembro 2022
10:30 Komenco, salutvortoj al partoprenantoj, mallongaj prezentadoj de gastoj.
11:00 Stanisław Mandrak - Rakonto pri glivicaj esperantistoj okaze de 60-jara jubileo de la Filio de PEA.
12:00 Roman Dobrzyński Romano pri Romano.
13:00-15:00 Tagmanĝa paŭzo.
15:00 Marian Wolny - Malgranda jubileo de 60-a datreveno de Filio de Pola Esperanto-Asocio en Gliwice, torteto, kafo.
15:30 Adam Wilkus - Mia pasio : naturo.
16:30 Świętosław Fortuna - Rakontoj pri urbo Kalisz.
ekde 19:00 Babilejo en dormejo

Sabato la 12-a de novembro 2022.
09:15 Bożena Kocyk kaj Marian Kocyk - Rakontoj pri Karaiba Regiono.
11:00 Ewelina Pokorska, Aleksander Zdechlik - Rakonto pri Itala Kongreso de Esperantistoj 2022.
12:00 Halina Różanek - Arta programo.
13:00-15:00 Tagmanĝa paŭzo.
15:00 Sonoj de gongoj, bovloj kaj aliaj arkaikaj ludiloj.
16:00 Małgosia Bonarek i Józef Ptasznik - Kun esperanta simbolo en itinero de flava konko.
17:00 Marian Wolny - Kuirarto. Kelkaj konataj pladoj + degustado kaj regalo.
ekde 19:00 Babilejo en dormejo

Dimanĉo la 13-a de novembro 2022.
08:45 Ewa Domagała - Ekskurso al Katowice.
09:30 Ceteraj partoprenantoj - Renkontiĝo ĉe kafo, eventuale ia prelego.
12:00 Fino.

Organizantoj rajtas fari ŝanĝojn en la programo.

Organizanta teamo

aktualigita 2022 11 09

Aliĝilo
Gliwice'a Rendevuo de Uzantoj kaj Praktikantoj de Esperanto

Ĝi okazas ekde 1997 jaro, en novembro. Renkontiĝo daŭras de 3 ĝis 5 tagojn. En rendevuo partoprenas multe da esperantistoj el tuta Pollando kaj ankaŭ eksterlandanoj. En la solena inaŭguro de GRUPE ĉeestas ankaŭ reprezentantoj de estraro de nia urbo. Malgraŭ grizaj novembraj tagoj, dum nia rendevuo regas serena etoso. Ni renkontiĝas kun geamikoj, parolas ĉe kafo esperante, partoprenas en diversaj prelegoj, rigardas esperantajn filmojn, aŭskultas esperantajn versaĵojn, kantas ktp.
Ni invitas ĉiujn al la glivice'a rendevuo !

Jublilea GRUPE 20

En la tagoj de la 11a ĝis la 13a de novembro 2016 okazis jam la dudekan fojon GRUPE - Glivice'a Rendevuo de Uzantoj kaj Praktikantoj de Esperanto, kiun partoprenis kelkdek samideanoj el Pollando, Ĉeĥio kaj Brazilio. Programo de la jubilea evento estis alloga danke al kontribuo de multaj personoj. Ĉefa programo de la rendevuo okazis, kiel ĉiam, en Glivice'a Centro de Neregistaraj Organizoj.
Vendrede la 11an de novembro, dum Festtago de Sendpendeco de Pollando matene post oficiala malfermo de la aranĝo, Aleksander Zdechlik rakontis pri siaj travivaĵoj en Nepalo. Akompanis ĝin la bela filmo pri tiu lando farita en 2014 jaro de Roman Dobrzyński. Stanisław Mandrak prezentis novajn E-projektojn inkl. Amikumu. Posttagmeze partoprenantoj de la rendevuo spektis filmon de Jan Skonieczka faritan omaĝe al Andrzej Grzębowski aktiva monda turisto kaj vojaĝanto, kiu vizitis 204 landojn. Memorindaj estis jenaj vortoj, kiujn mi aŭdis spektante la filmon: Andrzej ne revis pri la morto sed lia morto estis simbola ĉar li forpasis dum 99a Universala Kongreso en Bona Aero. Ĝuste simile kiel aktoroj, kiuj revas pri morto sur scenejo. Li havis amikojn en multaj landoj sed ankaŭ kelkajn malamikojn. Tamen, oni povas tion kompreni ĉar nur tiu ne eraras kiu nenion faras. Kaj li estis tre aktiva persono kiun mankos. La filmo interese prezentis lian agadon ĉefe en la kampo de mondvojaĝado.
Kun granda intereso partoprenantoj spektis novan filmo "Bonvenon al Armenio" reĝisoritan en 2015 j. de Roman Dobrzyński. Poste ni aŭskultis rakonton de Anna Olszańska - prezidantino de loka grupo de Armenoj - ĉeokaze de Armeniaj Tagoj okazintaj ankaŭ ĉi-semajnfine en la urbo Gliwice . Tiu temo speciale ekinteresigis min. Unu monato antaŭe mi vizitis Armenian Restoracion en Krakovo kie mi gustumis bele preparitan kaj bongustan, tipe armenan manĝon. Ene de la restoracio sur muroj pendas kelkaj bildoj, inter alie almenaŭ du kun nacia monto Ararato (nuntempe situanta en Turkio) fama pro Arkeo de Noe, antaŭ kiu (sur la bildo) kuŝas kelkaj aĵoj tipaj al nacio de Armenoj nome: ŝtona kruco t.n. ĥaĉkaro, frukto de granatujo kiu havas simbolon de dia pomo), malfermita libro (verŝajne Evangelio), muzikaj instrumentoj i.a. "duduk" fluto kaj alia simila al "kantele" (eta gitaro), ora kuireja ujo (pokalo kun kovrilo) kaj multkolora tapiŝo (kilim). La prezidentino detale klarigis signifon de la aĵoj sur la bildo kaj sciigis nin pri aliaj interesaj aferoj ligitaj kun Armenoj. Dum tagmanĝa paŭzo de venonta tago de GRUPE kune kun alia samideano mi vizitis sidejon de loka armena komunumo kaj kun intereso rigardis ekspoziciaĵojn kaj por mallonge aŭkultis prelegon pri unu malaperinta armena bildo.
Vendrede posttagmeze Helena Biskup prezentis ĉe lumo de kandeloj belan monodramon pri L.L. Zamenhof akompanatan de bela muziko. Oni ĝuis tiun teatrludon kun granda plezuro. Dank' al ĝi mi eksciis interesajn, tamen vaste nekonatajn faktojn pri la kreinto de Esperanto kaj pri historio de lia projekto. Vespere kelkaj partoprenantoj de la rendevuo vizitis bele lumigitan historian radioturon en Gliwice kaj tiuj, kiuj tranoktis en la urbo ĝuis ankoraŭ komunan vesperan babiladon en junulara gastejo.
Sabate matene brazilia samideano Marlon Ribeiro rakontis pri siaj memoraĵoj el lastatempa vizito al centra Brazilio. Li sciigis aŭskultantaron aparte pri tipa manĝado de sia lando prezentante i.a. diversajn fruktojn ekzemple "gravido" kiu onidire sanigas kanceron. Preleganto klarigis, ke frukto de akaĵuo estas multekosta ĉar oni bezonas ĝin unue prilabori en varmega akvo pro venena kerno. Oni scias, ke por Brazilianoj esti ĝustatempe kutime ne tro gravas kaj ekzemple busoj foje malfruiĝas. Des pli interesa estis foto prezentita de Marlon kun elektronika horaro ĉe haltejo. Unu el partoprenantoj de la rendevuo ŝerce konstatis, ke oni ĵus observas en Brazilio komencon de horaroj (alvenon de nova periodo markita de uzo de horaroj). Marlon montris ankaŭ amuzajn filmetojn pri simio kiu formanĝadis fruktojn trovitajn en rubujo kaj li rankontis pri renkonto kun alia sovaĝa besto en parko. Interesa estis informo, ke en Brazilio oni iras al bazaro (merkato), kie oni vendas legomojn ne nur por aĉeti ion sed ankaŭ por babili kaj ĝui tempon kune. Interesa kutimo, ĉu ne?
Zofia Śmistek rakontis pri konstantaj kursoj, kiuj okazas en franca Gresillon kaj pri ŝia laboro kun junularo. Ŝi pliriĉigis sian prezentadon per belaj fotoj.
Ewa Caban prelegis pri du miraklaj sileziaj kvartaloj Nikiszowiec kaj Giszowiec. Plaĉis al mi prezentitaj fotoj de ĉarmaj historiaj sileziaj domoj faritaj el ruĝa briko en kvartalo Nikiszowiec. Tiu stilo estis adorata de aliaj en diversaj urboj kaj ekzemple arkitekto Talowski desegnis multajn belajn domojn tiu maniere konstruitaj en Krakovo antaŭ cent jaroj. Sciindas, ke pro beleco de la kvartaloj oni faris kelkajn elstarajn filmojn tie ekzemple "Salo de Nigra Tero" pri Silezia Ribelio, heroa agado kaj amo aŭ "Kiel bidoj de rosario" (temas pri geedzoj, kiuj tutan vivon loĝis en famiala domo en tiu kvartalo kaj tiel alkutimiĝis al la loko kaj najbaroj, ke ne kapablis vivi post deviga translokiĝo alien al moderna domaro, kiun sekvis malkonstruo de ilia domo).
Post tagmanĝa paŭzo partoprenantoj de la rendevuo vizitis belan sinagogon kaj judan kvartalon en Gliwice kaj kelkaj aliaj vizitis sidejon de komunumo de Armenoj en Gliwice por rigardi ekspoziciaĵojn kaj aŭskulti aliajn prelegojn okaze de Armenaj Tagoj, kies parto estis rakonto pri Armenoj dum GRUPE.
Sekvis bela koncerto de ĉeĥa ok-membra enseblo "NoProblem", kiu ludis diversajn muzikajn instrumentojn kaj kantis ambaŭ esperantlivgve kaj ĉeĥe.
Vespere mi [Adam Wilkus] prezentis impresojn el montara ekspedicio al plej altaj pintoj de Skandinavio, rakontis pri vizito al E-memorŝtono en malproksima Nordo malantaŭ norda poluso kaj pri renkonto kun skandinaviaj gesamideanoj. Je fino de fotoprezentado okazis kvizo pri Skandinavio.
Esperanta sankta meso celebrita de pastro Stanisław Pawliczek el Vroclavo en preĝejo de Franciskanoj finis sabatan programon.
Dimanĉe matene Jan Skonieczka prezentis sian filmon pri 35a Pola E-Kongreso okazinta en Łódź kaj Robert Kamiński rakontis pri solena festo de enmanigo de diplomo okaze de rekono de Esperanto kiel nacia kulturheredaĵo [okaze de enskribo de Esperanto al listo de nacia kulturheredaĵo], kiu okazis ĉi-oktobre en krakova Draphalo (Sukiennice).
Je fino de la rendevuo Estrarano de Pola Esperanto Asocio priparolis aferojn de Esperanto-movado en Pollando. Denove pruviĝis, ke GRUPE pro abunda programo estas partopreninda evento, kiun multaj ĝuas kun intereso kaj plezuro.

Kun amikaj salutoj.
Preparis: Adam Wilkus

      

      

      

      

Jam deknaŭ foje en novembro esperantistoj elektis la sudpolan urbon Gliwice por partopreni la tradician renkontiĝon GRUPE. Venis ĉirkaŭ 40 esperantistoj el kelkaj polaj urboj kaj gastoj el najbaraj landoj Ĉeĥio, Slovakio kaj Ukrainio.
En la malfermo de la aranĝo partoprenis reprezentantino de la Urba Konsilantaro.
Dum tritaga aranĝo partoprenantoj povis aŭskulti kelkajn prelegojn kaj renkontiĝis kun interesaj travivaĵoj de la partoprenantoj. Nia gasto Michail Lineckij el Ukrainio interese rakontis pri sia ĉefurbo Kievo kaj montris la interesajn ĝiajn vidindaĵojn. Parolis pri situacio en nia orienta najbara lando, kiu interesis multajn el ni. Stano Marĉek el Slovakio, eksa ĉefredaktoro de mondkonata revuo "Esperanto", rakontis pri sia e-eldonejo. Prezentis la eldonitajn librojn kaj diskojn kaj rakontis pri eldonitaj konataj de ĉiuj (ne nur infanoj) fabeloj. Kiel ano de organiza komitato informis partroprenantojn ankaŭ pri proksimiĝanta UK-o en slovakia Nitro. Konata pilgrimanto Adam Leżak interese rakontis pri survojaj problemoj dum sia somera pilgrimado, laŭ la itinero de Sankta Olafo en Norvegio. Nia kluba kolego Aleksander Zdechlik rakontis pri siaj rememoroj dum kvinmonata restado en konata esperantista centro "Bona Espero" en Brazilo.
Lokaj esperantistoj montris al niaj gastoj interesaĵojn de nia urbo kaj ĉirkaŭaĵo. Kompreneble la ĉefa punkto de vespera urba trarigardo estis nia mondkonata "glivice'a Eifel turo" - masto de glivice'a radiostacio.
Multe el partoprenantoj promesis veni denove venontjare por festi kune jubilean 20-an aranĝon GRUPE.

Preparis: Stanislaw Mandrak

      

      




komenco
Polski Związek Esperantystów - oddział Gliwice (Pola Esperanto Asocio - filio Gliwice), ul. Zwycięstwa 1, 44-100 Gliwice
esperanto­_gliwice@poczta.onet.pl