Gliwice situas en la suda Pollando, en la okcidenta parto de la Supra Silezio, ĉe la rivero Kłodnica. Ĝi najbaras kun la urbo Zabrze kaj distrikto de Gliwice kaj distrikto de Tarnowskie Góry. Teritorio de Gliwice havas 133,88 km2, kaj loĝas ĉi tie ĉirkaŭ 200 mil loĝantoj. Ĝi estas disdividita en 20 kvartaloj.
Ĉefo de urba estraro estas prezidento.
Flago de Gliwice estas dukolora: supre - blua, sube - ruĝa. En mezo de la flago troviĝas blazono de la urbo.

Flago kaj blazono

        

Historio

Estas kelkaj teorioj rilataj kun deveno de nomo de la urbo.
Unu diras, ke la nomo devenas de antaŭnomo "Gliw", kiun havis posedanto de ĉi tiu tereno aŭ fondinto de la urbo. Alia diras, ke "Gliw" en slavaj lingvoj signifas malseka tereno, kaj en ĉi tiu tereno oni fondis Gliwice.
La unua mencio pri la urbo aperis en la jaro 1276.
En la jaro 1431 oni konstruis la defendajn murojn. En 1430 en Gliwice regis princo Zygmunt Korybutowicz, kaj unu jaro poste la urbon konkeris princo de Oleśnica Konrad VII Blanka.
En sekvontaj jaroj Gliwice trairadis de manoj al manoj, ĝi estis turmetita per militoj kaj brulegoj.
Ekde 1742 jaro Gliwice troviĝis en la teritorio de Prusujo kaj portis la nomon Gleiwitz.
La urbo disvolvĝis kaj pligrandiĝis.
Oni konstruis la Klodnican Kanalon, stacidomon kaj fervojan linion. Oni malfermis la unuan bankon.
Baldaŭ oni fondis la "Uzinon Gliwice". Estis malfermita la Urba Palmejo, komencis sian funkciadon teatro kaj muzeo. Ekde 1912 jaro komencis laboron la " Karbminejo Gliwice" kaj poste "Koaksigejo Gliwice"
La 20an de marto 1921 jaro en rezulto de plabiscito Gliwice restis en Germanio.
Al Gliwice estis kunligitaj: Żerniki, Sośnica, Ligota Zabrska kaj Wójtowa Wieś.
Oni konstruis radiostacion, kaj Gliwice'an Kanalon.
La 31an de aŭgusto 1939 jaro germanoj provoke atakis sian radiostacion, kaj ili diris, ke faris tion poloj.
Post la dua mondmilito Gliwice revenis al Pollando, en la sama jaro oni kreis la Silezian Politeknikon.
Poste al Gliwice estas kunligitaj Łabędy kaj Czechowice, kaj en fino Wilcze Gardło.

Panoramo de Malnowa Urbo
La Malnova Urbo estas la plej malnova parto de Gliwice, ĝi troviĝas en centro de la urbo. La ĉefaj antikvaĵoj de Malnova Urbo estas interalie: urboplaco, urbodomo, defendaj muroj, antikvaj domoj kaj preĝejo al Ĉiuj Sanktuloj.

Urboplaco
Urboplaco en Gliwice estas kvadratforma, kaj al ĉiu angulo kondukas du stratetoj. Formo de urboplaco kaj stratetoj postlasis sian mezepokan karakteron. En mezo de urboplaco staras urbodomo kaj en ĝia okcidenta parto estas fontano kun Neptuno.

Urbodomo
La unuan urbodomon en Gliwice oni konstruis jam en la fino de XIII jarcento.
Tamen la nuna urbodomo estis konstruita en XV jarcento. Ĝia alteco havas 41,5 m.
En keloj de urbodomo troviĝas restaĵoj de muroj de la unua urbodomo.
Nun en urbodomo troviĝas la Palaco por Edziĝceremonioj kaj la reprezentaj salonoj, kaj en la keloj estas kafejo.

Fontano kun Neptuno
Fontano kun Neptuno troviĝas en la urboplaco. Ĝi prezentas Neptunon sur delfeno, kiu staras en kvadrata baseno. Fontano estis konstruita en 1794 jaro.
Estas du legendoj rilataj kun deveno de la Fontano.
La unua diras, ke prusoj decidis fari en urboplaco lignan trogon por ĉevaloj, sed konsilantoj de la urbo faris tie fontanon.
La dua diras, ke konstruado de Klodnica Kanalo kaŭzis la konstruon de fontano. La Fontano estas simbolo de kunligo de Gliwice kun maro.

Fontano kun tri faŭnoj
La Fontano kun tri faŭnoj troviĝas antaŭ Urba Oficejo. Ĝi prezentas tri dancantajn faŭnojn, kiuj estis mulditaj el gisfero en "Uzino Gliwice" en la jaro 1928.
Estas du legendoj rilataj kun deveno de fontano.
La unua rakontas, ke tri faŭnoj simbolas tri prezidentojn de urboj: Gliwice, Bytom kaj Zabrze kiuj ne povis interkompreniĝi pri kunigo de la tri urboj.
La dua diras, ke tri faŭnoj prezentas tri posedantojn de tri firmaoj, kiuj provis konstrui hotelon. La firmaoj bankrotis, kaj liaj posedantoj dancas, kiel faŭnoj ĉirkaŭ la puto kaj serĉas en ĝi perditan monon.

Defendaj Muroj
En XIV jarcento la urbo estis ĉirkaŭita per defendaj muroj. Oni povis eniri la urbon per du pordegoj: Blanka nomata Bytomska kaj Nigra nomata Raciborska.
Tiutempaj muroj havis altecon 9 m, dikecon de 1 m ĝis 1.2 m, kaj cirkonferencon 1125 m. Ekster la muroj la urbo estis ĉirkaŭita per longfosaĵo.
Ĝis nun restis nur parto de tiutempaj fortikaĵoj ĉirkaŭ 200 m.

Kastelo Piastowski
La kastelo estis konstruita kune kun la defendaj muroj en XIV jarcento.
En turnopunkto de XIV kaj XV jarcentoj la kastelo estis rekonstruita kaj estis sidejo de dinastio de Sileziaj Piastoj.
Ekde 1959 jaro ĝi estas parto de Muzeo.

Vilao Caro
Vilao Caro estis antaŭa rezidejo de silezia industriisto Oskar Caro. Oni konstruis Vilaon en la jaroj 1882-1885.
Nun ĝi estas filio de Muzeo.

Skulptaĵo - Gardanta Leono
Skulptaĵo troviĝas antaŭ Vilao Caro kaj prezentas kuŝantan leonon kun superlevata kapo.
Ĝi estis muldita el gisfero en "Uzino Gliwice" en la jaro 1924.


Urba Oficejo - antaŭa hotelo

Ĉefa Poŝtoficejo


Katedralo al Sanktaj Petro kaj Paŭlo

Funebra Domo en juda tombejo

Radiostacio
Ligna turo de alteco 110,7 m.
La unua radiostacio en Gliwice estis fondita en 1925 jaro por sendostacio Schlesische Funkstunde.
Novan radiostacion oni konstruis en la jaroj 1935-1938 por Reischssender Breslau.
La 31an de aŭgusto 1939 jaro germanoj provoke atakis sian radiostacion kaj diris, ke faris tion poloj.
Post la dua mondmilito ĝis 1952 jaro radiostacio laboris kiel radiosendilo de Radio Katowice, kaj poste ĝis 1956 kiel malaŭdigilo de Radio Libera Eŭropo.

Urba Palmejo
La unuaj vitrofandejoj en la tereno de nuna parko al Fryderyk Chopin jam estis fonditaj en 1880 jaro.
Nuntempan palmejon oni kreis en 1924 jaro, kaj ĝi estis multfoje rekonstruita.
Hodiaŭ moderna konstruaĵo de palmejo havas 2000 m2, en kiu kreskas pli ol 5600 plantoj. La plej malnovaj specoj havas pli ol 100 jarojn.
La Palmejo estas dividita en kvar temaj pavilonoj en kiu krom la ekzotikaj plantoj estas: terrarioj kun reptilioj, akvarioj kun testudoj, ekzotikaj papagoj kaj kanarioj.

Skulptaĵoj - "Kuŝantaj Leonoj"
Skulptaĵoj troviĝas antaŭ la Palmejo en la parko al Fryderyk Chopin kaj prezentas du leonojn kun superlevataj kapoj.
Ili estis mulditaj el gisfero en "Uzino Gliwice" en la jaro 1930.

Monumentoj


al Fryderyk Chopin

al Adam Mickiewicz

al Józef Piłsudski

Silezia Politekniko fondita en la jaro 1945


kemia fakultato

elektra fakultato


Parko al Fryderyk Chopin

Ĉefa strato de la urbo - Zwycięstwa (Venkostrato)



komenco
Polski Związek Esperantystów - oddział Gliwice (Pola Esperanto Asocio - filio Gliwice), ul. Zwycięstwa 1, 44-100 Gliwice
esperanto­_gliwice@poczta.onet.pl