GRUPE 2006 okazis ekde la 10a ĝis la 12a de novembro 2006 j. En ĝi partoprenis pli ol 70 esperantistoj el Pollando, Senegalio, Nigerio, Ĉehio, Bulario, Slovakio, Hispanio, Germanio kaj Ĉinio.
En solena mafermo partoprenis ankaŭ urba vicestro Andrzej Karasiński kaj direktoro de Centrum Organizacji Pozarządowych (loko, en kiu okazis rendevuo) Andrzej Gilner.
Dum la rendevuo ni partopranis en jenaj prelegoj:
"Ekologia turistiko" kaj "Esperanto Movado en Bulgario" - Bożydar Leonov el Bulgario
"Esperanto kaj kastanietoj" - Augusto Casquero el Hispanio
"Senegalio" - Abraham Langoume el Senegalio
"IKUE kaj ekumenaj esperantistaj kongresoj" - prezidanto de IKUE Miloslav Ŝvaĉek
"Ĉina kalendaro" - Xiao Xiao el Ĉinio
Okazis ankaŭ renkontiĝo kun:
ĉefredaktoro de ESPERANTO Stano Marĉek
kantistino Anna Osmakowicz - "Kristnaskaj kantoj kaj pastoraloj"
Krom partopreno en seriozaj kaj distraj programeroj, ni babilis esperante kun geamikoj. Ni esperas, ke ĉiuj niaj gastoj estis kontentaj de GRUPE 2006.

Jen kelkaj fotoj de GRUPE 2006

Solena malfermo

      

Prelegoj

      

Babilado en kafejo

      

Komuna foto (parto de partoprenantoj)



reveno
Polski Związek Esperantystów - oddział Gliwice (Pola Esperanto Asocio - filio Gliwice), ul. Zwycięstwa 1, 44-100 Gliwice
esperanto­_gliwice@poczta.onet.pl