GRUPE 2003 daŭris ekde la 7a ĝis la 11a de novembro 2003 jaro. Alvenis ĉirkaŭ 70 esperantistoj el diversaj landoj. Dum la solena inaŭguro ĉeestis prezidento de nia urbo Zygmunt Frankiewicz, kiu varme salutis ĉiujn, la eksterlandanoj diris salutvortojn nome de siaj landoj, kaj sian programon prezentis koruso Kamea.
La programo de ĉijara, longa rendevuo estis riĉa. Prelegis Roman Dobrzyński, Zelmir Pehar, Augusto Casquero, Ewa Bondar, Danuta Żelińska kaj aliaj. Waldemar Lipowicz prezentis proprajn versaĵojn kaj Kazimierz Leja parolis pri eldonejo "HEJME". Marian Zdankowski gvidis esperantan kvizon.
Dum GRUPE 2003 okazis ankaŭ ekskurso - ni vizitis la urbon, muzeon kaj palmejon.
Multe da tempo ni pasigis babilante kaj diskutante en kafejo. Ni opinias, ke multaj de ni longe memoros glivice'an kunvenon.

Diskutoj pri diversaj temoj

      

En kafejo - ĉe bufedo

            

Komuna foto (parto de partoprenantoj)



reveno
Polski Związek Esperantystów - oddział Gliwice (Pola Esperanto Asocio - filio Gliwice), ul. Zwycięstwa 1, 44-100 Gliwice
esperanto­_gliwice@poczta.onet.pl