Kiel en pasintaj jaroj, novembre en Gliwice ni organizis aranĝon GRUPE. Ĝi estis jam la 16a aranĝo GRUPE-16. Nia aranĝo daŭris ekde la 9a ĝis la 11a de novembro 2012 en la sama loko kiel dum pasintaj jaroj.
En la kunveno partoprenis esperantistoj el Hungario, Brazilo kaj el Pollando.
Dum la malfermo nia prezidanto Stanisław Mandrak kore salutis la partoprenantojn kaj deziris al ĉiuj agrablan restadon en Gliwice.
Poste ni povis aŭskulti tre belegan koncerton de Anjo Amiko el Hungario.
Sabate kaj dimanĉe ni partoprenis en multaj prelegoj kaj en aliaj programoj.

    Dum la aranĝo prelegis:
  • Elżbieta Karczewska - "Książnica Białostocka kaj ĝiaj eldonaĵoj"
  • Aleksander Zdechlik - "Internacia Esperanto-Sumoo"
  • Jan Skonieczka - "Universala Esperanto Kongreso en Hanojo"
  • Marlon Ribeiro - "Brazilo mia patrujo"
  • Elżbieta Karczewska - "Promocio de Esperanto en Albanio"
Dimanĉe ni vizitis la Malnovan Urbon kaj rigardis la panoramon de Gliwice el turo de preĝejo al Ĉiuj Sanktuloj.
Dum la GRUPE 16 regis agrabla estoso, krom la programo ni havis okazon por babili, konatiĝi kaj amikiĝi. Ni esperas, ke la partoprenantoj estis kontentaj de nia rendevuo kaj venos al Gliwice denove.

FOTOGALERIO


(klaku sur la bildon)



reveno
Polski Związek Esperantystów - oddział Gliwice (Pola Esperanto Asocio - filio Gliwice), ul. Zwycięstwa 1, 44-100 Gliwice
esperanto­_gliwice@poczta.onet.pl