Okaze de 100 jaroj de esperanta movado en Gliwice ni faris novan markon de nia aranĝo.

Aŭtorino de marko estas esperantistino
Ewa Caban

GRUPE 2009 daŭris ekde la 6a ĝis la 8a de novembro 2009 jaro. En ĝi partoprenis ĉirkaŭ 50 esperantistoj el tuta Pollando. Estis ankaŭ gastoj el Germanio.
La kunveno komenciĝis vendrede postagmeze per malfermo
de ekspozicio okaze de 100 jaroj de esperanta movado
en Gliwice. Poste nia gasto el Germanio Gerhard Hirschman prelegis pri nova maniero de kooperado inter Eŭropo kaj Afriko.

Sabate je la 10a horo okazis solena malfermo de GRUPE-13 dum kiu prezidanto de nia filio Stanisław Mandrak kore salutis ĉiujn partoprenantojn.

Poste prelegis:
Nina Pietuchowska - "Rememoroj pri preparado kaj kongresaj laboroj dum UK-o en Bjalistoko "
Roman Dobrzyński - "Sekretoj de pola himno."
Zofia Śmistek - "IKUE kongreso kaj pola sekcio IKUE"
Dum la aranĝo estis prezentitaj du filmoj de Roman Dobrzyński: "Zakopane 2005 - IJK" kaj "Herzberg 2006".

Vespere Georgo Handzlik prezentis monodramon "Ludoviko - Lazaro".

Dimanĉe partoprenantoj vizitis glivice'an radiostacion. Tie ĉefgardisto de radiostacia muzeo Andrzej Jarczewski tre interese rakontis pri historio de Gliwice kaj radiostacio.

Dum la kunveno GRUPE-13 funkcis libroservo kun interesaj eldonaĵoj kaj oni povis gustumi kaj konatiĝi kun abel-produktoj el abelujo de esperantisto el Bielsko - Biala, s-ro Roman Schodnicki.

Organizantoj de GRUPE-13 kore dankas al ĉiuj partoprenatoj pro alveno al la kunveno kaj invitas venontjare.

GALERIO   EKSPOZICIO



reveno
Polski Związek Esperantystów - oddział Gliwice (Pola Esperanto Asocio - filio Gliwice), ul. Zwycięstwa 1, 44-100 Gliwice
esperanto­_gliwice@poczta.onet.pl