Ludoviko Zamenhof
kreinto de Esperanto

Ludoviko Lazaro Zamenhof naskiĝis la 15an de decembro en 1859 jaro en la juda familio, en la urbo Bjalistoko, kiu situis tiam en la Rusa Imperio, ĉe la strato Zielona 6. Liaj gepatroj estis Marek kaj Rozalia. Hejmen oni parolis en jida lingvo kaj ankaŭ ruse aŭ pole. La infaneco de malgranda Ludoviko forfluis en la multnacia socio de Bjalistoko en kiu loĝis judoj, poloj, rusoj kaj germanoj. Kiel dekjara knabo li skribis dramon "Turo Babel, aŭ bjalistoka tragedio en kvin dramaktoj", li supozis, ke la ĉefa kaŭzo de kvereloj inter homoj estas lingvabariero. Unu, komuna lingvo estus ĝia solvo. Dum la gimnazia periodo Zamenhof kreis la unuan, primitivan version de sia lingvo "Lingwe Uniwersala" (1878). En la jaroj (1879-1881) li studis medicinon en Moskvo, kaj poste en Varsovio (1881-1885). Li specjaliĝis en okulistiko en Vieno (1886).

Domo en kiu naskiĝis Ludoviko Zamenhof

Fotoj de Zamenhof


lernanto de gimnazio (1875)

studento (1879)

kuracisto (1887)

Post la fino de studado Zamenhof laboris en Varsovio kiel okulisto, tamen lia pasio estis lingvoj. En la jaro 1885 li finis la projekton de lingvo internacia. La 26an de julio en la jaro 1887 estis eldonita rusa versio de Unua Libro "Lingvo internacia. Antaŭparolo kaj kompleta lernolibro" . Ĝi aperis en pseŭdonomo Doktoro Esperanto, signifanta "homon, kiu havas esperon". Ĉi tiu vorto poste estis uzata kiel la nomo de internacia lingvo. En la sama jaro oni eldonis polan, francan, germanan kaj anglan version de la libro. Baldaŭ , post la eldono de lernolibro komencis alveni de la mondo signaloj pri grandega simpleco kaj utileco de la lingvo. La projekton de Zamenhof konkeradis pli kaj pli grandan popularecon. Oni fondadis la unuajn esperantajn klubejojn. La esperanta movado, kiun iniciacis Zamenhof rapide disvastiĝis en la mondo, kaj ĝia kreinto rezigis pri siaj rajtoj kaj redonis Esperanton al la uzo de la tuta homaro.

En la jaro 1905 en la franca urbo Boulogne-sur-Mer okazis la unua Universala Kongreso de Esperanto, dum kiu estis subskribita la deklaracio pri esperanteco. Ĉi tiun deklaracion akcentis Zamenhof en la sekvaj, inaŭguraj antaŭparoloj dum la Kongresoj.
Dumvoje tra Parizo oni distingis de Zamenhof per Ordeno de la Honora Legio kaj oni lumis je lia honoro la Turon Eiffel.

La citaĵo el parolado de Ludoviko Zamenhof dum la kongreso en Boulogne-sur-Mer:
"Ni konsciu bone la tutan gravecon de la hodiaŭa tago, ĉar hodiaŭ inter la gastamaj muroj de Bulonjo-sur-Maro kunvenis ne Francoj kun Angloj, ne Rusoj kun Poloj, sed homoj kun homoj."

Printempe en la jaro 1905 Zamenhof skribis "Fundamenton de Esperanto" kaj en la sama jaro en artikolo de bulonja deklaracio dum la unua Universala Kongreso ĉi tiu libro estis akceptita kiel oficiala fundamento. Fundamento konsistas el kvar partoj: antaŭparolo, gramtiko, ekzercoj kaj universala vortaro. Esenca determino de Fundamento estas konstato pri netuŝebleco de fundamentoj, kiujn neniu havas de tiu tempo ŝanĝi.

Unua Universala Kongreso de Esperanto en Boulogne-sur-Mer en la jaro 1905

Sekvaj mondaj kongresoj fortigas kaj disvastigas Esperanton en la tuta mondo, kaj ĝian kreinto estis nomumita al Nobel Premio.
En la jaro 1908 estis fondita Universala Esperanto Asocio, kvar jarojn poste okazis la Universala Kongreso de Esperanto en Krakovo. Bedaŭrinde, eksplodo de la unua mondmilito rompis la vojaĝon de familio Zamenhof al la Universala Kongreso, kiu povis okazi en Parizo.


Zamenhof en laborejo (Varsovio)

Ludoviko kun edzino Klara

Ludoviko Zamenhof mortis la 14an de aprilo 1917 jaro. Li estis entombigita la 16an de aprilo en la juda tombejo ĉe la strato Okopowa en Varsovio.

Kreinto de Esperanto lasis riĉan, literaturan heredaĵon al kiu apartenas poemoj, paroladoj, artikoloj, kaj multe da tradukoj de verkoj de famaj mondaj verkistoj, kaj ankaŭ traduko de Malnova Testamento.



komenco
Polski Związek Esperantystów - oddział Gliwice (Pola Esperanto Asocio - filio Gliwice), ul. Zwycięstwa 1, 44-100 Gliwice
esperanto­_gliwice@poczta.onet.pl