Novembre en Gliwice, okaze de pola festotago festanta renaskiĝon de sendependa Pollando, glivice-aj esperantistoj organizis aranĝon GRUPE - 17. Ĝi estas jam tradicia aranĝo ĉar 17-an fojon jam okazinta.
Nia aranĝo daŭris ekde la 9a ĝis la 11a de novembro 2013 en la sama loko kiel dum pasintaj jaroj en Centrum Organizacji Pozarządowych (Centro de Neregistaraj Organzoj) ĉe la strato Jagiellońska 21.
En la aranĝo partoprenis esperantistoj el Brazilo, Ĉeĥio, Slovakio, Ukrainio kaj el Pollando.
Kiel ĉiam malfermis la aranĝon nia prezidanto Stanisław Mandrak kiu kore salutis la partoprenantojn kaj deziris al ĉiuj agrablan restadon en Gliwice.

    Poste ni povis aŭskulti prelegojn:
  • de Adam Wilkus pri impresoj el Kroatio kaj pri interesaj faktoj pri birdoj
  • de Miloslav Ŝvaĉek pri la IKUE Kongreso en Kalwaria Zebrzydowska
  • de Marlon Ribeiro pri brazila geedziĝceremonio

Post tagmanĝa paŭzo ni vidis filmon de nia gasto Paulo Kaŝĉak pri Brazilo titolitan "Brazilaj Impresoj".
Vespere prezentis sin Grupo de UTA el Jastrzębie Zdrój.
Paŭzojn plenumis Marian Wolny per fanta tombolo. Ĉiuj lotbiletoj venkis.
Dimanĉe matene partoprenantoj vizitis turisman karbominejon "Guido" en apuda urbo Zabrze.
    Post la tagmanĝo estis prelegoj:
  • de Adam Leżak pri perpieda pilgrimado de Opole al Santiago de Compostela
  • de Krystyna Zgud pri UK-o en Reykjavik
Vespere la aranĝon ornamis kantkoncerto de Wojtek Ławnikowicz.
    Lunde prelegojn havis:
  • Ałła Konował pri urbo Kievo
  • Stanisław Mandrak pri situacio en pola esperantujo
Poste oficiale fermis la aranĝon Stanisław Mandrak.
Dum la GRUPE 17 regis agrabla estoso, krom la programo ni havis okazon babili. Tre interesaj estis neformalaj renkontiĝoj en dormejo. Tie ankaŭ estis koncertoj, ŝercoj kaj babilado.
Ni esperas, ke la partoprenantoj estis kontentaj de nia rendevuo kaj venos al Gliwice denove.

FOTOGALERIO


(klaku sur la bildon)



reveno
Polski Związek Esperantystów - oddział Gliwice (Pola Esperanto Asocio - filio Gliwice), ul. Zwycięstwa 1, 44-100 Gliwice
esperanto­_gliwice@poczta.onet.pl