Esperanto estas la internacia lingvo, kiun kreis la pola kuracisto Ludoviko Zamenhof. La nomo "Esperanto" devenas de pseŭdonomo, per kiu Zamenhof publikigis sian "Unuan Libron" en la jaro 1887. En ĉi tiu libro, la kreinto prezentis la bazon de la lingvo en 16 gramatikaj reguloj.
Esperanto estas bazita sur indoeŭropaj lingvoj. Dank' al reguleco kaj facileco de gramatiko, ĝi estas pli facila ol aliaj lingvoj.
Zamenhof kreis neŭtralan lingvon por la internacia komunikado, por amikeco kaj paco. Li ne volis, ke Esperanto eliminu la naciajn lingvojn, sed estu la helpa lingvo.
Esperanto de 1887 ĝis nun nature evoluis, sed kun netuŝebleco de fundamento, pri kiu skribis Zamenhof en "Fundamento de Esperanto".
Esperanto posedas riĉan originalan kaj tradukitan literaturon.
La ĉefa tutmonda esperanta organizaĵo estas la Universala Esperanto Asocio, kiu estis fondita en la jaro 1908.
La plej grandaj kunvenoj de esperantistoj estas Universalaj Kongresoj de Esperanto kiuj okazas ĉiujare en alia lando. La unua okazis en franca urbo Boulogne-sur-Mer en la jaro 1905.

Simboloj de Esperanto: flago kaj stelo


        

La verdo simbolas la esperon, la blanko la pacon kaj neŭtralecon, la kvinpinta stelo la kvin kontinentojn.

Esperantistoj havas propran himnon "La espero" (Nadzieja). Vortojn de la himno skribis Ludoviko Zamenhof.

La espero

En la mondon venis nova sento,
Tra la mondo iras forta voko;
Per flugiloj de facila vento
Nun de loko flugu ĝi al loko.
Ne al glavo sangon soifanta
Ĝi la homan tiras familion:
Al la mond eterne militanta
Ĝi promesas sanktan harmonion.

Sub la snakta signo de l' espero
Kolektiĝas pacaj batalantoj,
Kaj rapide kreskas la afero
Per laboro de la esperantoj.
Forte staras muroj de miljaroj
Inter la popoloj dividitaj;
Sed dissaltos la obstinaj baroj
Per la sankta amo disbatitaj.

Sur neŭtrala lingva fundamento
Komprenante unu la alian,
La popoloj faros en konsento
Unu grandan rondon familian.
Nia diligenta kolegaro
En laboro paca ne laciĝos,
Ĝis la bela sonĝo de l'homaro
Por eterna ben' efektiviĝos.

aŭskultu la himnon

aktualigita 2023 02 06



komenco
Polski Związek Esperantystów - oddział Gliwice (Pola Esperanto Asocio - filio Gliwice), ul. Zwycięstwa 1, 44-100 Gliwice
esperanto­_gliwice@poczta.onet.pl