En la tagoj 12-22a de junio 2011 pli ol 80 esperantistoj renkontiĝis denove en ĉebalta urbeto Mielno por partopreni la 33an Ĉebaltan Esperantistan Printempon.
De multaj jaroj organizis ĝin PEA-filio el la urbo Koszalin. Ĉijare la rolon de organizantoj akceptis esperantistoj el PEA-Filio el silezia urbo Gliwice.
Venis gastoj el kelkaj eŭropaj landoj kaj ankaŭ el fora Irano.
Partoprenantoj havis la eblecon aŭskulti interesajn prelegoj kun akompanataj filmoj de red. Roman Dobrzyński.
Pri belega Irano ornamita per interesaj bildoj kaj irana tradicia muziko rakontis s-ro Achtar Parvane.
Interese pri sia hobio kurtondaj kontaktoj kun la mondo rakontis germano Wolf Kruger.
La unuan fojon oni povis aŭskulti interesan prelegon pri historio de polico kaj esperanto kiun prezentis s-ro Stanisław Mandrak.
Alveno de itala esperantisto, kantisto Emanuele Rovere montris, ke inter esperantistoj estas multe da volontuloj. Nome s-ro Rovere, ne nur belege kantas en esperanta lingvo, sed dank' per eldonitaj de si KD-diskoj kolektas la monon por nevidantaj geknaboj el malriĉaj landoj.
Ĉiutagaj komunaj kantoj kun helpo de akordiono de Urszula Giercarz tre plaĉis al partoprenantoj.
Komuna dancado por dancemuloj kun muziko kiun prezentis s-ro Stokrocki interesigis la ĈEP-anoj.
Alveninta el Kołobrzeg pastro Stanisław Stolc dufoje celebris sanktan meson en nia lingo.
Kursoj por komencantoj kaj progresantoj kaj interesaj prezentaĵoj preparitaj de s-ro Baranowski helpis pligrandigi la lingvokonon de partoprenantoj.
Fine de aranĝo bivakfajro kun amuzado ĝis malfrua vespero plenumis la lastajn horojn de ĉijara aranĝo.
Kvankam neniu povas garantii sian alvenon al 34a ĈEP, sed multaj jam volas anonci sian partoprenon en venonta jaro en Mielno.

Galerio


(klaku sur la bildon)



komenco
Polski Związek Esperantystów - oddział Gliwice (Pola Esperanto Asocio - filio Gliwice), ul. Zwycięstwa 1, 44-100 Gliwice
esperanto­_gliwice@poczta.onet.pl