De 09-a ĝis la 20-a de junio 2015 en Mielno, okazis tradicia esperantista feriado. Nome la 37-a Ĉebalta Esperantista Printempo, kiun organizas de kelkaj jaroj Pola Esperanto-Asocio Filio en Glivice, kun interesa esperantista programo.
Antaŭtagmeze ĉiuj havis la tempon por ripozado, promenado laŭlonge de la marbordo ĉe Balta Maro kaj apud lago Jamno. Aŭ simple oni povis viziti la urbon.
Ankaŭ estis tempo por ekskursoj al Koszalin kaj Kołobrzeg. Kelkaj partoprenantoj vizitis florĝardenojn en Dobrzyca.
Ĉiu tage post bongusta tagmanĝo, ni kantis belegajn kantojn en esperanta lingvo, kaj nia amikino Ula Giercarz el urbo Rybnik akompanis nin per akordiono. Sinjoro Stano Marĉek ĉiu tage instruis nin pri esperanta lingvo. Li preparis la interesajn kursojn kaj ankaŭ kantis kun ni.
Stano preparis krome kelkajn interesajn prelegojn pri famaj verkistoj, kaj ankaŭ pri kuracaj plantoj. Tre interesaj estis vesperoj, dum kiuj ni vidis filmojn pri diversaj landoj kaj ankaŭ novaj polaj filmoj, kiuj ne ĉiuj povis vidi en kinejoj.
Komuna dancado kun akompano de muzikisto, kantado kaj vesperaj babiladoj plenumis nian tempon. Kiel ĉiam estis agrable renkontiĝi kun malnovaj amikoj kaj konatiĝi kun novaj. Kelkminutan informon preparis pri la aranĝo "Teleekspres" en pola TV. Dum renkontiĝo estis agrabla familia etoso.

Preparis partoprenantino de ĈEP - Bogusława Bronowska

         

         

         

         

         
Polski Związek Esperantystów - oddział Gliwice (Pola Esperanto Asocio - filio Gliwice), ul. Zwycięstwa 1, 44-100 Gliwice
esperanto­_gliwice@poczta.onet.pl